Nova regiona registaro funkcias en Katalunio. Kiel aliaj administraj instancoj en Eŭropo en la nuna momento, ĝi spertos malfacilaĵojn por havigi al la civitanoj adekvatajn servojn dum strebas helpi draŝitan ekonomion retrovi la ĝustan vojon. Kun plia malavantaĝo: ĝi devos trakti kun hispana registaro, kiu neniel faciligos tiujn taskojn. Ne gravas, ke Katalunio estas produktiva socio kaj decida kontribuanto al la financoj de la ŝtato, la centra registaro konservas la kontrolon de la publika mono kaj havigas aŭ retenas la publikajn fondusojn ĉefe kiel rimedo por plifortigi la propran politikan programon. Kaj ĉiuj mesaĝoj venontaj el Madrido montras, ke ĝi intencas ĝisfunde uzi tian avantaĝon por limigi la katalunan agkapablon, kombininta financan sufokon kun senkompataj atakoj al iliaj lingvo kaj kulturo, eĉ de la eduka sistemo, strebante al forviŝo de ĉiaj signoj de ilia kolektiva personeco.
En tiaj cirkumstancoj, ne estas surprizige, ke sufiĉe granda plimulto de la katalunoj almenaŭ dubu pri la oportuneco pluesti hispana provinco. Tio klare montriĝis en la rezulto de la baloto de la 25a de novembro, en kiu la okazigo de popola referendumo pri sendependeco estis la ĉefa promeso de la venkinta koalicio. Nune la propono estas subtenita de preskaŭ du trionoj de la Kataluna Parlamento, tiele konfirminte tion, kion antaŭaj enketoj pri opinio montris: sendepende de ilia eventuala elekto, proksimume ok dekonoj de la katalunoj konsentas esti publike pridemanditaj pri la ebleco separiĝi de la politika ento al kiu nun ili apartenas.
La lasta balotado provizis signojn pri la penso de la katalunoj, sed por scii ekzakte kiom da ili rezignis pri Hispanio la sola rimedo estas meti al ili klaran demandon en oficialan voĉdonadon. Tio aspektas kiel la ĝusta maniero agi: ĝi kongruas kun la opinioj esprimitaj de diversaj internaciaj fakuloj kaj estas ankaŭ la vojo sekvata en la paralela proceduro disvolviĝanta en Skotlando, apogata de la brita parlamento kaj de la registaro.
En Hispanio, tamen, ĉiuj obstine rifuzas tian eblecon. En malofta montriĝo de interkonsento preskaŭ ĉiuj politikaj grupoj kaj la plimulto de publika opinio fabrikita en Madrido unuiĝis por malagnoski la rajtojn de la katalunoj opinii pri la temo. Kompreneble la hispana elito teruriĝas, ĉar se oni permesas al la popolo opinii, estas tre probable, ke ili decidu separiĝi. Sed ekzistas pli funda kialo ekster la timo malvenki. Historie kaj ĝis la nuna momento Hispanio ĉiam rifuzis agnoski la fakton, ke la katalunoj estas popolo kun aparta nacia identeco kaj, tial, ili posedas kolektivajn rajtojn. Akcepti, ke ili povos esti pridemanditaj per oficiala referendumo, signifus implicitan agnoskon de tiuj rajtoj.
Pro manko de pli bonaj argumentoj, la konstitucio de la jaro 1978 estas uzita kiel rifuzilo de la katalunaj petoj aŭ svingita kiel armilo por minaci ilin, se ili kuraĝas sursalti liajn mallarĝe difinitajn limojn. Malgraŭ ĝia kontestebla deveno sub la ombro de kvardekjara diktaturo, tia dokumento estas traktita kiel santa parolo de la defentantoj de la hispana fido - post kiam ili donis al ĝi la geston plej konvenan por siaj interesoj. Sinteno tiel malracia ne povas esti por ĉiam subtenata. La mondo scias, ke neniu leĝo, sendepende de la ekzaltiteco de la titolo, povas esti uzita por frustri la volon de la popolo. Ĉiuj en Hispanio konscias, ke en la nuna Eŭropo demokratia ago ne povas esti malebligita surbaze de leĝa ruzaĵo kaj ankoraŭ malpli per minaco aŭ perforto.
⚡️ Thread with legal and historical arguments on "#Catalonia #selfdetermination” https://t.co/Z1lx1D1bdS
— Col·lectiu Emma (@CollectiuEmma) 15 de març de 2017