Col·lectiu Emma - Explaining Catalonia

Monday, 10 september 2018

Esperanto

2018-SEPTEMBRO-11: PRIPENSADO EN KATALUNIO

Antaŭ unu jaro, preskaŭ ekzakte, Col·lectiu Emma avertis pri akrigo de la konflikto inter Hispanio kaj Katalunio kaj pledis por intertrakta solvo iam implikanta referendumon pri sendependeco. La sama vidpunkto estis esprimita de kelkaj el la pli bone informitaj internaciaj observantoj. La hispana registaro, tamen, rigide neadis al la katalunoj la rajton sin esprimi per voĉdonado. Post la malsukceso de ĉiuj klopodoj tiucelaj, la kataluna registaro unuflanke kunvokis al referendumo.
 
La hispanaj aŭtoritatuloj tuj deklaris la voĉdonadon kontraŭleĝa kaj provis per ĉiaj eblaj rimedoj malebligi ĝin. Ĉirkaŭ 6000 policanoj ĉu kontraŭtumultaj ĉu kvazaŭmilitistaj [Guardia Civil] el diversaj regiono el Hispanio estis senditaj en Katalunion kvazaŭ okupan armeon. Matene de la 1-a de oktobro oni ordonis ilin sturmi voĉdonlokojn en vilaĝoj, urbetoj kaj urbaj kvartaloj. La sekva perforto suferita de pacaj civitanoj atendantaj deponi sian voĉon povis esti spektata tra la mondo de milionoj de homoj en rekta televida dissendo. Tiam multaj homoj vidis por la unua fojo aspekteron de Hispanio pri kiu ili antaŭe ne konsciis.
 
Je la fino de la tago neniu el la du flankoj povis pretendi kompletan sukceson. Ĉirkaŭ 2,3 milionoj da homoj sukcesis voĉdoni, el kiuj 90 el cent favore al sendependeco. La hispana registaro malsukcesis en sia klopodo malebligi la referendumon, sed la malfacilaĵoj de ĝi starigitaj ebligis starigi demandojn pri la valideco. Kaj, tamen, oni ne povas ignori pli ol du milionoj da voĉoj favoraj al sendependeco. Surbaze de la forto de tia rezulto kaj post voĉdonado en la kataluna parlamento, la prezidanto Puigdemont deklaris sendependecon. Tamen, en la sama momento, inter minaco de militista interveno kaj eble kalkulante je eventuala eksterlanda interveno neniam realigita, li anoncis haltigon de la deklaracio atendante intertrakton kun la hispana registaro.
 
Anstataŭ profiti la okazon por malfortigi streĉitecon kaj serĉi interkonsenton kun la katalunoj, la hispana registaro adoptis la plej konfliktigan decidon: antaŭ la fino de la monato oni eksigis la katalunan parlamenton, maldungis la registaron kaj administrantaro estis submetita al la centra registaro. Naŭ politikistoj kaj sociaj gvidantoj estis akuzita je ribelado kaj enprizonigitaj. Pro tia risko, aliaj sep inter kiuj la prezidento Puigdemont elektis foriri el la lando.
 
Surbaze de sia eksterordinara povo, la hispana prezidento Rajoy kunvokis baloton pri la kataluna parlamento. Ĉar estis enprizonigitaj aŭ ekzilitaj politikistoj, strikta kontrolo de la katalunaj amaskomunikiloj kaj uniisma bombado el ĉiuj hispanaj kanaloj, tio ne estis la plej bonaj kondiĉoj por justa voĉdonado, sed je la surprizo kaj frustriĝo de preskaŭ ĉiuj en Hispanio, la partioj favoraj al sendependeco denove gajnis plimultecon. En majo enposteniĝis nova prezidento, kiu promesis antaŭenirigi  sendependecon kaj estas en konstanta kontakto kun la prezidento Puigdemont kaj la aliaj enprizonigitaj aŭ ekzilitaj politikistoj.
 
En junio, trafita de serio koruptadaj skandaloj en altrangaj postenoj kaj kiel rezulto de la malsukceso de ĝiaj politikoj rilate Katalunion, la reganta partio Partido Popular malgajnis la fidon de la hispana parlamento kaj enposteniĝis nova registaro gvidata de la socialisto Pedro Sánchez. Ek de tiam la nova prezidento sendadas memkontraŭdirajn mesaĝojn - asertante lian pretecon dialoge trakti la situacion en Katalunio sed farante tre malmulte por malfari la damaĝon kaŭzitan de sia antaŭulo. Tiel staras esence la aferoj en la politika fronto.
Dume, oni enketas pli ol mil publikajn oficistojn kaj privatulojn aŭ oni akuzas ilin pri supozita rolo en la referendumo. Sep elektitaj reprezentantoj, inkluzive de la prezidento Puigdemont, loĝas en tri eŭropaj landoj kie la ekstradiciaj petoj el la hispana Supera Kortumo estis ĉu rifuzitaj, ĉu retiritaj. La aliaj politikistoj kaj sociaj gvidantoj arestitaj inter oktobro kaj marto troviĝas ankoraŭ en prizono atendante juĝadon kies justeco estas atendata de neniu en Katalunio. Sendepende de la rezulto, la tuta procezo estos prezentita al la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kaj submetita al la koncerna proceduro de Unuiĝintaj Nacioj, kie oni taksas certa la kondamnon de la agoj de la hispana registaro. Same en Katalunio kiel eksterlande la akuzitoj estas ĝenerale konsideritaj politikaj prizonuloj kaj kondamna verdikto en la hispanaj kortumoj startus popolan proteston kaj respondon de la kataluna registaro. Kia estu la sekvo estas nur persona konjekto.
 
En la nuna momento multaj en Katalunio ne rezignis civilizitan solvon ankaŭ dezirata de kreskanta parto de eŭropa publika opinio. En la internacia areno, la batalo pri ideoj estas gajnita malrapide sed senhalte de la kataluna tendaro, ne malpli pro tio, ke la ĝisnuna vojo sekvata de la hispana ŝtato subfosas ĝian legitimilon kiel aŭtentika demokratio. Per la agoj de sia registaro - fia milito kontraŭ politikistoj kaj malobservo de la individua rajtoj, la barbareco de la 1-a de oktobro, la fakta krizostato trudita per la ekrego de la katalunaj institucioj, la tolero de sturmecaj taktikoj uzataj de malgrandaj sed agresemaj uniismaj bandoj eĉ subtenataj de kelkaj partioj aŭ la senhalta juĝa agdo kontraŭ elektitaj reprezentantoj, mokante la apartigon de la povoj - Hispanio metis sin mem en la sama kategorio kiel aliaj subprememaj ŝtatoj -venas al la penso Turkio aŭ Rusio - situitaj marĝene de la demokratia Eŭropo.
 
La nova hispana registaro havas la eblon rebonigi tian bildon, sed nur se ĝi montras la bezonatan politikan volon ŝanĝi la direkton kaj la volon eviti la samajn erarojn faritajn de ĝiaj antaŭuloj. Tio postulas engaĝiĝi en vera duflanka debato kie nenia temo estas ekskluzivita kaj nenia ruĝa linio estas desegnita. Katalunoj bezonus nur malgrandan inciton por sidi ĉe tia tablo. Kuŝas en la hispana flanko la bezono ricevi seriozan spronon de ekstere, eĉ se nur por helpi prezidenton Sánchez superi la malamikecon kaj malinklinon de kelkaj en la propra tendaro por kiuj iu ajn intertraktado kun Katalunio ekvivalentas al ŝtatperfido.
 
Je la fino de tia dialogo, se fine okazas, la politikaj reprezentantoj devus reiri al la popolo kun la rezulto de ilia intertraktado. Tio signifas oficialan referendumon kie la elekto estus inter sendependeco kaj ia ajn alternativo proponita de la hispana flanko. Tiam la decido de la popolo devus esti respektita de ĉiuj, hejme kaj eksterlande, kaj ĉiuj devus kunlabori por efektivigi ĝin.
 
Eŭropaj registaroj povus senti sin malcertaj pri aŭ kontraŭaj al la ideo de sendependeco por Katalunio, sed ili devus certe ĉagreniĝi pro la malatento de la bazaj homaj rajtoj spektebla en Hispanio. Kaj ili malfacile povas rezigni principojn de bona regado, inkluzive la rajto al memdecido de ĉiuj popoloj kune kun la unuarangeco de la pacaj kaj demokratiaj solvoj por ĉiaj politikaj problemoj. En la nuna etoso en Eŭropo, pasiveco ne estas bona elekto. Meti la decidon pri sendependeco en la manoj de la popolo estas la vojo subtenata de pli ol tri kvaronoj de la katalunoj. Tio estas ankaŭ la rezulto kiun la partneroj de Hispanio devus defendi kiel la plej bona rimedo eviti la transiron en la aŭtokratecon de plia ŝtato en Eŭropo kaj la reveno de maldemokrata pasinteco devus esti timata ankaŭ pro iliaj sekvoj en la tuta kontinento.

(Tradukis Ramon Perera el la angla originalo)


Very bad Bad Good Very good Excellent
carregant Loading




Lectures 334 visits   Send post Send


Col·lectiu Emma - Explaining Catalonia

Col·lectiu Emma is a network of Catalans and non-Catalans living in different countries who have made it their job to track and review news reports about Catalonia in the international media. Our goal is to ensure that the world's public opinion gets a fair picture of the country's reality today and in history.

We aim to be recognized as a trustworthy source of information and ideas about Catalonia from a Catalan point of view.
[More info]

quadre Traductor


quadre Newsletter

If you wish to receive our headlines by email, please subscribe.

E-mail

 
legal terms
In accordance with Law 34/2002, dated 11 July, regarding information services and electronic commerce and Law 15/1999, dated 13 December, regarding the protection of personal data, we inform you that if you don’t wish to receive our newsletter anymore, you can unsubscribe from our database by filling out this form:









quadre Hosted by

      Xarxa Digital Catalana

Col·lectiu Emma - Explaining Catalonia