Katalunoj komencis sekvi vojon povanta konduki al sendependeco de ilia lando el Hispanio. La argumentoj per kiuj ili subtenas sian deziron sekvi tian vojon - historiaj, kulturaj, ekonomiaj, sociaj kaj politikaj - estas plene klarigitaj kaj pli kaj pli agnoskitaj en multaj medioj. Kelkaj decidis serĉi alternativon al la nuna politika aranĝo nur post kiam ĉiuj proponoj helpi remuldi la ŝtaton kiel veran "nacion de nacioj" trafis rifuzon, ofte kun aldonita humiligo. Lastatempe akriĝis la alia tendaro kaj regresis al malliberalaj politikoj, restaĵoj de diktatoreca pasinteco, supozeble superita en Hispanio.
[+]