Antaŭ unu jaro, preskaŭ ekzakte, Col·lectiu Emma avertis pri akrigo de la konflikto inter Hispanio kaj Katalunio kaj pledis por intertrakta solvo iam implikanta referendumon pri sendependeco. La sama vidpunkto estis esprimita de kelkaj el la pli bone informitaj internaciaj observantoj. La hispana registaro, tamen, rigide neadis al la katalunoj la rajton sin esprimi per voĉdonado. Post la malsukceso de ĉiuj klopodoj tiucelaj, la kataluna registaro unuflanke kunvokis al referendumo.
La hispanaj aŭtoritatuloj tuj deklaris la voĉdonadon kontraŭleĝa kaj provis per ĉiaj eblaj rimedoj malebligi ĝin.
[+]